Interparoli voĉe en nia servilo de Luanti
La lastaj semajnoj ni elstaris servilon por ludi Luanti per du manieroj: «Mineclonia» kaj «Kaptu la flagon». Vi povas legi la antaŭajn artikolojn: la prezentado de la projekto, pri la unuaj provoj kaj starigo de du serviloj. Mi hodiaŭ parolos pri alian ilon kiun ni elstarantas por niaj ludantoj: la eblon por paroli voĉe inter la diversaj homoj. Ni uzos mumble servilon. Se vi ne scias kion tiu ilo estas, iru al https://www.mumble.info/, kie vi trovos pli da informon ol mi povos aldoni per ĉi tiu simpla artikolo.
Por konekti vin al nia servilo, vi bezonas elŝuti de la reta paĝo de Mumble la taŭgan klienton por nia operaciumo kaj instali ĝin en via maŝino.
Kiam vi ŝaltos la klienton, ĝi petos eniri servilon. Do vi devas krei (aŭ aldoni) novan al la listo:
Poste aperos fenestro por la datumoj de konektado:
- La loko de la servilo, kiu estas nia IP: 217.182.65.135
- La pordo por nia babilejo estas: 65432
- La kromnomo kiun vi ŝatas por vi (rilate al mi, Notxor)
Etikedo: nomo uzata en la listo de servilojn, kiu al vi montros rekte la eniron. Ekzemple, vi povas nomi ĝin Ludejo.
Se ĉiu datumo estas korekta, la servilo demandos pasvorton al vi:
- La pasvorto estas:
Babilejo65432.1
Se ĉio estas en ordo, vi eniros al servilon. Poste, mi rekomendas ke vi registru vian kromnomon por certigi ke vi estas la sola uzanto de tiu kromnomo, sed tio ne estas deviga. Por tio, vi trovos ĉe la menuo «mia uzanto» butonon por la registrado.
Se vi demandas kial ni uzas pasvorton, la respondo estas por certigi al ni ke ne eniras hazarda ulo kiu trovis konektadon kaj eniras nur por esplori scivoleme. La rimedoj ne estas senfinaj, kaj ni devas ne malŝpari ilin. Al ĉi tiu servo devas eniri ĉiuj kiuj volonte ŝatus interparoli kaj ludi esperante. Do, pro tio, la pasvorto estas publika kaj facile memorebla, sed la hazardaj uzantoj ne konvenas al ni.
Uzado
La ilo havas ankaŭ tekstan babiladon. Tiu kiu vi skribos, iros al kanalo kien vi enestas tiel, kiel voĉe.
La Mumblea servilo estos daŭre starigita. Vi povas uzi kiel vi plej ŝatos. Ĝian celon estas, certe, por ludi, sed ĝi estas sendependa servilo, kaj oni povas uzi ĝin ankaŭ por renkontiĝi kaj interparoli esperante se vi ne bezonas montri bildojn aŭ la intervidado.
Fine
Mi rekomendas la uzon de tiu ilo, ĉar la babilado en Luanti ne estas ĉifrata kaj transiras la reton klare montrata, ne nur por la ludantoj konektataj, sed ankaŭ por tiuj, kiuj povas interkapti la konektadon.
Se vi volas privatecon, uzu tiun ilon por paroli voĉe.
Ĉar la servilo estos daŭre starigita, kiel mi diris antaŭe, oni povas uzi por renkonti aliajn esperantojn kaj por praktiki la paroladon, sen ludi. Sed por tiuj aferoj mi petas, ĉar la unua celo de la servo estas por la ludantoj, ke vi kreos nedaŭran kanalon por ne ĝeni la aliajn uzantoj kiuj povos eniri la ludon aŭ krei sian propran kanalon. La kanalojn estos publikaj por tiu, kiu eniros la servon, do oni povas eniri iu ajn, memoru ke vi povas esti aŭskultata ne nur por tiuj, kiuj vi esperas2.
Notas al pie de página:
Ne tro zorgu pri la pasvorto la plejparto el la klientoj memorigas la pasvortojn kaj ne ĝenas la uzantojn pri la afero. Post la unua eniro, la sekvantaj estos starigitaj rekte, sed tio dependas de la kliento uzata.
Precipe se vi uzas la ilon, kiel fona servo, sen atento, dum vi faras alian taskon, kiel ludi, dum la parolado.
Comentarios