Nova projekto
Ni komencas novan projekton. Mi diras ni, ĉar la projekton ne estas nur mia. En la babilejo de XMPP1, kelkajn tagojn antaŭe la parolado estis pri ludado kaj retaj ludoj. Tiam mi proponis komenci la aferon por elstari servilon de «Luanti». Tiu ludo estas tre simila al fama Minecraft, sed plene libera. Mi tre ŝatas tiun ludon, kutime ludas en hispana servilo kaj bone interagas kun aliuloj. Ne nur hispanaj, nek per hispana lingvo: kutime eniras homoj kiuj ne parolas la hispanan, eĉ iuj el ili, lernantoj de la hispana, kiuj volas ludi hispane por plibonigi sian scipovon de la lingvo.
Do, mi pensis fari samon, sed por Esperanto. Elstari servilon ne estas komplika, sed aliaj taskoj necesas pli atenton por fari bone la sperton de la ludantoj. Mi provis kelkajn ludojn faritajn por Luanti, kiuj estas similaj al Minecraft. Inter ili, mi estas pli interesa la ludon Mineclonia, ĝi estas stabila kaj vere pli kompleta kaj moderna ol la aliaj.
La antaŭaj bildoj estas ekrankopioj faritaj dum miaj provoj.
Do: Kion mi provis aŭ faris?
- Mi havigis VPS-on por fari la provojn.
- Mi sukcesis elstari servilon kaj konekti klienton por ludi.
- Bedaŭrinde, la tradukado al Esperanto de Luanti ne estas plena, mankas ankoraŭ multan laboron.
Do: Kion ni bezonas?
- Plenumi la tradukadon, ne nur de Luanti, ankaŭ mankas tradukado de la ludo Mineclonia. Ĉi tiun ĵaŭdon 20 mi komencis la tradukadon de tiu ludo. Se iu el vi volas kunlabori, eniru en la ligilo: https://translate.codeberg.org/projects/mineclonia/
- Konstrui komunajn, ene de la luda mondo, lokojn por la ludantoj. Inter ili, lernejon por lerni Esperanton, se iu ajn homo eniras la ludon kaj volas lerni.
- Ĝis nun, mi faris provojn sola... sed ni devas provi kun diversaj ludantoj (prefere kunlaborantoj) de la projekto.
En la babilejo, antaŭe menciita, mi diros al (eblaj) kunlaborantoj kiel oni povas eniri la servilon por preti la Ludejo antaŭ malfermi al ĉiuj. Se vi volas partopreni en ĉi tiu projekto, bonvole atentu la babilejon por la diskutado de la sekvantaj paŝoj. Mi esperas fari la unuajn provojn publikajn ĉi tiu dimanĉo 23 de novembro, eble la sabato 22 sed nur por du-tri homoj. Nun la servilo estas malmulte potenca kaj mi ne certas kiom da homoj povas ludi kune. En la estonteco, se la projekto sukcesos, eble ni devos pagi por havi pli grandan servilon.
Notas al pie de página:
Se vi uzas XMPP, vi povas trovi nin ĉe esperanto@salas.suchat.org
Comentarios