Ludu ĉe la esperanta servilo de Luanti
Ni komencas la ludon. Ĉi tiu artikolo temas pri la elstarigo de serviloj por ludi «Luanti». Jes, serviloj ĉar ni elstaras du ludojn unu el ili daŭranta kaj senfine staranta kaj alia por ludi kune sed dum okazaj eventoj.
Se vi estas kutima ludanto de «Luanti» vi povos konekti niajn servilojn tiel:
- Mineclonia: daŭranta. IP: 217.182.65.135 -- Pordo: 30000
- Kaptu la flagon: okaza. IP: 217.182.65.135 -- Pordo: 30001
Por la okazaj ludoj, ni anoncos ilin ĉe Eventa Servo por renkontiĝado. Se vi estas kutima ludanto de Luanti vi nur bezonas la superajn datumojn lude libere.
Sugestioj kaj petoj oni povas elsendi al retpoŝto esperanto ĉe nueva-actitud.org.
Luanti
Mineclonia
La servilo estos daŭre elstara, krom por administraj laboroj de la servilo, kiujn ni esperas nur bezonos restarigojn dum neniu ludanto estos ludanta.
Ni ŝatos ludi kun malmultaj reguloj kaj ni alvokas al via bonvolo, nur konsideri:
- Ĝentile respektu la aliajn ludantojn, sian laboron, sian ludon, siajn aĵojn, siajn bestojn. Cetere estas modulo por protekti viajn lokojn kaj laborojn per protektanta bloko.
- La servilo estas por esperante ludi kaj lokon kie trovi aliajn esperantistajn ludantojn. Ne tro krokodilu!
- La centra parto de la mondo, kubo de (-100,-100,-100) al (100,100,100) estas rezervita por la komunaj lokoj. Kaj tie ni konstruos «La Babelan Turon» por ni ĉiuj.
Kio estas Luanti?
Luanti estas ilo, kubara luda motoro1, libera kaj malfermitkoda.
Tiel, oni povas trovi multajn diversajn ludojn ĉe la retpaĝo https://content.luanti.org ... La kreantoj de tiu ilo faciligis la kreadon de la propra kodo por programi ludojn kaj modulojn.
Kiel ludi?
Vi bezonas klienton por ludi. Tiun vi povos trovi ĉe la retpaĝo https://www.luanti.org/downloads/ ... libere elŝutu la klienton por via operaciumo.
Kiam vi plenumigos la ilon vi havos liston de publikajn servilojn kie vi povos ludi libere.
Niaj servilojn ne aperos en tiu listo. Nia celo estas elstarigi lokon kie ludi kaj havos eblon por trovi aliajn esperantistojn.
Kiam vi komencas ludi kaj volas eniri nian servilon sekvu tiujn paŝojn:
- Skribu la adreson IP.
- Skribu la pordon.
Klaku la butonon Registriĝi.
La fenestro kiu aperos estas tiu:
- Skribu vian ludantan nomon.
- Skribu pasvorton por via konto.
- Retajpu la pasvorton.
- Klaku denove la butonon Registriĝi.
Tiu servila adreso estos memorita pro la kliento de Luanti, pro tio, la venontaj okazoj vi nur devas selekti la servilon de la listo, tajpi vian pasvorton kaj klaki la butonon Saluti.
Mineclonia
Tiu ludo estas libera klono de Minecraft kaj tre simila. Se vi neniam ludis tiujn ludojn konsideru:
- En tiu ludo ne estas celoj, estas malferma mondo por esplori, konstrui kaj supervivi.
- Vi batalos kontraŭ monstroj kaj la malsato.
- Fosu por mineraloj kaj trezoroj.
- Magio, gajnu sperton por sorĉi viajn iloj
- Serĉu semojn kaj plantu ilin por kultivado de viajn manĝaĵojn.
- Kaptu bestojn kaj bredu ilin.
- Konstruu grandajn strukturojn kaj domojn.
- Kaptu florojn por tinti viajn teksaĵojn.
- ...
Se vi neniam ludis tiujn ludojn unue vi povas sekvi ĉi tiujn pasojn por ekludi kaj bone komenci viajn aventurojn:
- Pri la interfaco:
- Premu
<F5>, super maldekstre montrus al vi informon pri la ludado. Estas tre gravaj la koordinatoj kie vi estas. - Premo litero
<v>, por malfermi etan mapon super dekstre de la ekrano.
- Premu
- Pri la unuaj paŝoj:
- Frapu arban trunkon ĝis rompiĝo kaj kaptu lignaĵon.
- Premu litero
<i>kaj en la kadraĵo 2x2 metu lignon. Ĝi alportos al vi kvar tabulojn. - Metu kvar tabulojn en la kadraĵo 2x2 kaj vi havos laboran tablon.
- Metu la tablon sur la planko kaj uzu ĝin (dekstra butono de la muso), aperon kadraĵon 3x3 por fabriki pli malsimplan aĵojn.
- Premu la maldekstran butonon (kun la libro) por vidi receptojn por fabriki aliajn aferojn.
- Vi bezonas lignan fosilon por fosi ŝtonon (kun ŝtono vi povos fabriki ŝtonan ilojn por fosi mineralojn, kiel fero, ktp.) Ankaŭ ŝoveliloj... diversaj iloj taŭgas por diversaj materialoj. Provu!
- Ankaŭ vi bezonas manĝaĵojn. Vi bezonos ŝpaton por kultivi vian terenon.
- Konstruu fornon (serĉu la recepton en la libro), multaj aĵon bezonos bakadon.
- Por uzi la forno: En la supra loko metos bakonta aĵon, en la malsupra bruleman aĵon. (Fosu karbon, estas la plej brulema materialo).
Se ludante vi havas problemojn petu helpon al aliaj ludantoj. Demandu viajn dubojn kaj ĝuu la ludon.
Memoru, nia servilo kun Mineclonia estos daŭre ŝaltita por ke vi povos ludi kiam vi volos.
Kaptu la flagon
Estas konkura ludo por teamoj. La batalado celas kapti la flagojn de la aliaj teamoj antaŭ alia ludanto kaptus la vian. Do, defendu vian flagon kaj kaptu la aliajn, organizu la teamon por la du taskoj.
La etoso ŝanĝiĝas de batalo al batalo por ne estu enua. Memoru, nia servilo de «kaptu la flagon» nur funkcios, kiam ni renkontiĝos por ludi kune kaj tiuj okazaĵoj estos anoncitaj ĉe eventa servo.
Konludo
Pro vi estas tiuj serviloj. Se vi havas sugestiojn aŭ problemojn elsendu retmesaĝon al retpoŝto esperanto ĉe nueva-actitud.org. Ankaŭ skribu nin se vi volas partopreni en la laboro pri la subtenado de la ludojn kaj la servilojn.
La ludado estas libera (ene de la respektanta kutima agado) kaj tute senpaga. Ni ne petos al vi monon pro neniu servo, kiun ni elstarigis. Do, ni petas al vi, respektu nian laboron kaj ne insidos la ludon de la ceteraj uzantoj.
Notas al pie de página:
En la angla voxel game engine... mi ne trovis taŭgan tradukon.
Comentarios