Projekto Ludejo II
Ĉi tiun pasintan dimanĉon ni renkontiĝis por paroli pri la intereso (aŭ ne) de nova projekto luda-esperanta, kiun mi pensis elstari. Ni eniris la renkontiĝon ses interesitaj homoj, kiuj konkludis, ke la afero interesas.
Ni iomete ludis kaj interagis en etan Luantian servilon, kiun mi elstarigis por la okazo. Ankaŭ interparolis pri kion ni bezonos, pri la laborojn de tradukado de la ludo, kaj pri aliajn aferojn rilatajn. Inter la lastaj, propono por elvolvi manieron por ludi parolante voĉe.
Do, mi tiam pensis pro la elstarigo de servilo de Mumble paralele al servilo de Luanti dediĉita nur ekskluzive por tiu tasko. Ni studos la eblon por programi modulon por Luanti, pro konekti ambaŭ servilojn. Sed unue, la ludantojn devos instali klienton por Mumble ankaŭ, se ili volas paroli voĉe kun la kunuloj en la ludo.
La servilo uzita por la pruvo ne plu funkcias. Por la vera luda servilo mi pensis krei novan mondon sed finfine mi konsideris ke la provojn ne difektis ĝin, kaj translokis tiun uzitan mondon al nova servilo, en pli potenca maŝino kaj pli ampleksa memoro. Se iu, el tiuj kiuj jam ludis dum la renkontiĝo volas eniri denove, sendu al mia retpoŝto mesaĝon kaj mi resendos la novan IP de la servilo (ankoraŭ prova).
Do, kio ja estas farita?
- La projekto komencis kaj oni prenis decidon por elstari servilon.
- La ludo jam funkcias en sufiĉe potenca servilo por komenci la ludado.
- La tradukado jam komencis kaj iom post iom la ludo estos plene tradukita al Esperanto.
Do, kio mankas?
- Elstari paralelan servilon de Mumbre por la interparolado voĉe.
- Krei en la luda mondo diversajn komunajn aferojn por la ludantoj.
- Krei modulon specifan por la lernado de Esperanto ene de la ludo.
- Aĉeti domajnon por ne ludi nur per la IP.
- Aldoni blogon/retforumon por montri novaĵojn, interagi kaj kontribui al evoluo de la ludo.
- Malfermi la ludadon.
Jen la afero: ankoraŭ mankas pli ol ni havas sed... Atentu la novaĵojn!
Comentarios