Artículos de la categoría "sigil":
Krei epub arĥivon
Mi hodiaŭ parolos pri la transformadon de dosiero pdf
al dosiero
epub
por pli bone legi esperante. Mi montros ilon, kiun mi faris,
kaj klarigos kiel ĝi funkcias por faciligi, ke iu ajn povos adapti ĝin
por si mem. Ni uzos Emacs kaj elisp por kontroli tiun OCR
procezon, kiun ni bezonas por tiuj dosieroj, kiuj enhavas bildajn
skanadojn de teksto. La celo estas konverti nian pdf
dosieron farita
de skanitaj bildoj al epub
dosieron por pli bone legi en nia
inklibro aŭ tabuleto. Mi laboras per Linukso sed la rezulto estas
sendependa de la operaciumo kiun ni uzas. Mi iomete parolos pri kiuj
programoj mi uzas por tiuj laboroj.