Reta komunikado
Kaj tamen mi perseveras en la entrepreno de pli verki esperante kaj serĉi diversajn temojn por priparoli neformale pri ili. Nun mi esperas iomete interesigi al la legantaro1 hodiaŭ per la temo Reta komunikado. ¿Mi estas spertulo? Ne, tute ne: en la pasinta artikolon mi jam parolis pri mi. Resume: mi estas psikologo, kiu emas teĥnologion kaj amas Esperanton. Miaj artikoloj nur estas miaj opinioj kaj, eble ─aŭ certe─ mi povas esti erara. Sed ĉiam mi montros mian vidpunkton, kiu ne estas dogmo kaj mi volonte ŝanĝiĝos kiam oni argumente refutis ĝin. Sed, por povi fari tion oni devas alporti kanalojn kaj ilojn. Certe vi ĉi tion legas rete, do la ilon ne estas malproksima al vi.
Kiam mi komencis ĉi tiun blogon kelkaj jaroj antaŭe mi malfermis ilon por komenti pri la artikoloj aŭ por sugesti temojn novajn ─aŭ malnovajn─, sed la tempoj ŝanĝis kaj mi2 suferis multajn problemojn: spamo, atakoj per SQL injektado3, atako per injektado de PHP4 kaj mi, finfine, decidis fermi tiun eblon kaj komuniki kun la malmultaj homoj kiu legas ĉi tiun blogon rete, sed per aliaj eksteraj iloj. La tuta retpaĝo estas statika... oni povas legi ĝin sen ĝavoskripto. Jes, ja, en la paĝo estas iom da ĝavoskripto sed nur por kelkaj iloj, kiel la sintaksa kolorigado de la programetoj kiujn mi montras, aŭ la matematikaj formuloj, aŭ aliaj etaj aferoj. Sed se al vi nur interesas la enhavon, vi povas legi libere sen tiuj iloj.
Pro tio, mi malfermis la eblon de rekta komunikado per la blogo mem kaj serĉi aliajn ilojn. Tamen, longe antaŭe ol mi prenis tiun decidon mi jam partoprenis en diversaj sociaj retoj kaj mesaĝaj iloj, kiel Telegramo aŭ XMPP.
Kelkaj aliaj legantoj sugestis forumoj de komentiloj por diversaj blogoj, sed ili kolektas informojn pri la uzantoj por vendi ilin al triaj organizoj, precipe grandaj firmaoj. Mi ne etike povas devigi la legantoj partopreni ĉe tiu retpaĝoj kiu ne respektas la privatecon de la uzantoj. Do, mi devis malfermi kelkajn aliajn vojojn: ĉu liberaj retoj, ĉu malliberaj retoj; sed kie la leganto povas elekti kiun vojon prenu kaj kie enmetas siajn datumojn. La problemo estas la dissemita informo.
Federitaj retoj
Mi pensas ke vi jam, certe, konas tiujn, kiujn nomiĝas la federitaj retoj. Per alia nomo ankaŭ fedeverso5. Ja, mi, de longe antaŭe, havis malferman konton ĉe diaspora aŭ Mastodon, kaj nun, ankaŭ ĉe Pleroma. Tiuj kontoj mi povas profiti por komunikado. Sed lasu al mi priparoli iomete pri la fedeverso. Eble, vi bone konas tiujn retojn, sed eble kelkaj el la legantoj ne konas ilin.
La kutimaj retoj, sociaj retoj, kiuj vi trovas tra la Interreto estas centralaj retojn kiuj apartenas al granda firmao. Tiuj retoj kolektis ĉiujn uzantoj en grandajn servilojn, tiele oni nomas ilin kiel centrigitaj retoj. Kontraŭe, la federitaj retoj estis reto de etaj nodoj interkomunikataj. Imagu se vi kolektas la homoj en granda urbo aŭ en etaj vilaĝoj: la granda urbo havas grandajn enajn komunikilojn, sed ne tiel bone eksterajn. La fedeverso kontraŭe bazas ĝian forton pri la komunikado de la diversaj nodoj: ne gravas kie vi loĝas, vi povas komuniki rete kun aliaj homoj tra la mondo, same, ne gravas kiun nodon vi uzas, vi povas sekvi ─kaj estu sekvita─ pro (de) homoj de ĉiuj aliaj nodoj6. La filozofio tra tiuj retoj estas ke ĉiu homo povus elstari nodon, ─sian propran personan nodon, se oni volas─, kaj komuniki kun la cetera mondo. Certe, ne ĉiu homo faras tion, precipe oni konektiĝis al nodo jam disponigita de aliaj homoj. Ekzemple, mi estas en mastodona nodo kiu nomiĝas mastodon.madrid. Tiu elstaris la amiko Fanta kaj petis al mi por estu moderiganto de tiu nodo, kaj mi akceptis. Nun tiu vilaĝo havas 400 loĝantoj, 60 el ili, pli aktivaj, kaj apenaŭ mi devas kontroli aferojn.
Tiuj retoj estas pli afabla ol la kutimaj retoj. La homoj pli bone kondutas kaj estas malpli malamanta ol ĉe Tvitero, ekzemple. Ankaŭ se vi volas estas esperanta nodo: esperanto.masto.host kun loĝantaro de pli ol 500 homoj kaj 100 plene aktivaj. Mi sekvas kontojn de tiu nodo, kaj kelkaj konto el tie sekvas min, malgraŭ ke ni estas en malsamaj nodoj.
Ne libera reto
Kiel ne libera reto mi nur uzas Telegramon. Mi partoprenas ĉe diversajn esperantajn grupojn; plej dirita: mi estas en tiuj grupoj, ĉar mi malmulte skribas kutime. Ankaŭ, ne estas bona ideo komenti la artikolojn de ĉi tiu blogo en tiuj grupojn: ne apartenas al mi, la kreintoj havis aliajn celojn kaj ni povas perturbi la pacan komunikadon inter la uzantoj.
Kelkaj monatoj antaŭe mi kreis grupon por ĉi tiu blogo en Telegramo. Estas eta grupo, malpli ol 60 partoprenantoj, kaj ni precipe skribas en la hispana pri teĥnikaj aferoj. Sed mi scias ke kelkaj el ili ankaŭ estas esperantistoj. Tiu grupo povas esti pli bona loko kie ni povas komenti la artikolojn aŭ sugesti aliajn temojn.
Anstataŭe, se vi uzas XMPP konton vi ankaŭ povas eniri ĉe la salo:
esperanto@salas.suchat.org
, mi kreis tiun salon longe antaŭe kaj
estas loĝita precipe de silentaj homoj, sed ĉiuj esperantistoj... eble
komenti la artikolojn de la blogo tie povus revivigi la salon.
Konkludoj
Finfine, la celo estas havi informon pri la pensojn, ŝatojn kaj sugestojn de la (eblaj) legantoj. Mi ne esperas multaj partoprenantoj en tiuj iloj, sed mi proponas la antaŭajn manierojn por konekti min al vi kaj interparoli rekte.
Vi havas liberajn kaj ne liberajn iloj por komenti la artikolojn. Certe, estus pli bone, se ni povus fari ĝin rekte ĉe la sama paĝon kaj havi kune la artikolon kaj ĝian respondon, sed ne eblas.
La venonta artikolo mi priparolos pri diversajn projektojn (miajn): esperantaj kaj ne esperantaj, kelkaj el ili povus esti malfermaj al kunlaboro aŭ helpo.
Footnotes:
Jes, ĝi estos aro da du, paro estas aro: mi kaj eble kelka amiko :-).
Bone, mi ne, la blogon sed mi suferis kiel responsulo.
Ĉi tiuj estis vanaj atakoj, mi ne uzas datumbazon SQL.
Ĉi tiuj estis pli seriozaj, la ilo estas PHP farita.
Federacia Universo, en la hispana «fediverso» aŭ en la angla «fediverse».
Ne tiel klare, ĉar nodo povas bloki nodon pro diversaj kialoj, sed tiu povas esti temo por alia artikolo ─aŭ serio de artikoloj─, parolante pri libereco kaj ĝiaj limoj.
Comentarios