Notxor tiene un blog

Defenestrando la vida

La venonta jaro

Notxor
2020-12-28

Kelkaj tagoj antaŭe mi publikigis miajn intencojn por la venonta jaro per la hispana. Tiu ĉi artikolo estas la rezulto de la sama afero, sed esperante. Ĉi tiu lasta jaro 2020 estis stranga kaj mi bezonas rigardi la venontan iluzie, espere kaj entuziasme. Do, mi skribas per ĉi tiu artikolo, kaj ĝia frato per la hispana, kiuj projektoj mi havas por la jaro, kiu baldaŭ komencos.

Esperanto

Tempo antaŭe mi promesis skribi pli per Esperanto en ĉi tiu blogo. Kaj mi estas faranta tion: la klopodo por pensi esperante plibonigas mian uzadon de la lingvo. Ankaŭ mi volas pli legi esperante. Mi jam rakontis, kiel mi kreis epub arĥivojn pro tio. Poste mi pensis se estos taŭga krei bit-bliotekon por ke aliaj esperantistoj povos elŝuti miajn librojn. Nu bone, la libroj ne estas miaj, mi nur faris la epub version. Mi pensis ne nur meti miajn librojn (tiujn, kiujn mi faris por elektronika versio), ankaŭ mi havas kelkaj el ili eldonita de aliaj, kaj eble mi povas retrovi la ligilon, kie mi elŝutis ilin.

Mi pensas ankaŭ pro la aŭtoraj rajtoj de la verkistoj, la tradukistoj kaj la eldonistoj. Fari elektronikan eldonon por mia propra uzado estas unu afero, kaj alia disdoni ĝin. Sed la leĝoj en diversaj landoj estas ankaŭ diversaj. En mia lando, mi pensas tion, ke la eldono sen profita intenco estas permesata, kaj mi ne intencas vendi la librojn, sed meti ilin por direkta elŝutado sen page. Ankaŭ mi serĉos, kaj ligos, kien oni povas aĉeti la libron papere aŭ alian eldonon de la sama enhavo, mencianta ĉiam kiuj havas la rajtojn pri kopio.

Mi ne havas multajn librojn, ankaŭ mi povas fari statikan paĝon, per listo de titoloj kaj kovriloj, de ligiloj al dosierojn por elŝuti. Se poste, la kvanto kreskos eble mi faros serĉilon por trovi libron en ĝi. Se kelkaj el la legantoj pensas, ke tio estas kontraŭleĝa diru al mi kaj mi rifuzos la projekton.

Preventa plano

Kiel kelkaj el vi scias, mi kunlaboras kun Asocio PICA1. Tiu pasanta jaro 2020 mi komencis fari preventa plano por batali la ĉikanadon en la lernejoj kaj rete. Mi komencis sola la laboron kaj mi intencas daŭrigi tiun laboron.

Tiu plano konsistas, kiel multaj el aliaj planoj, kutime prezentas historion al infanoj, fiksante kelkaj valoroj aŭ taŭgaj pensmanieroj kaj poste labori ilin ĉe klaso kun la instruisto. Kutime, tiuj historioj estas prezentataj kiel rakontoj, videoj, komiksoj2. Mia plano pensas pli interagi kun la infanoj proponanta historio sed per MUD3.

Kiam mi prezentis ĉi tiun projekton en sama artikolon per la hispana kelkaj el la legantoj, precipe programistoj, oferis sin por kunlabori en la projekto precipe, kiel programistoj.

Kion mi jam havas?
Mi jam faris malneton de la plano, kun formularoj por akiri informojn kaj la tuta projekto. Ankaŭ mi havas funkciantan prototipon de la MUD, sed ankaŭ sen historio nek lokoj nek roluloj.
Kio mankas al mi?
Multaj aferoj. Mi devas verki la historiojn de serĉado por kiam la infanoj eniros la MUD. Interfaca retpaĝo por la diversaj iloj, kiuj interagos en la plano. Ankaŭ mankas la iloj por ke la instruistoj taksos la socian atmosferon de lia klaso. Ankaŭ la statistikaj iloj bezonataj por taksi la efikon de la planon, ktp.
Kion mi bezonas?
Ne nur programistoj. Ankaŭ mi bezonas, ke la ilojn estos agrablaj por la uzantoj, simplaj kaj belaj. Tiel agrablaj kiel mi povos. Mi pensas ke tiun ĉi venontan jaron ne sufiĉos por finigi la planon kaj unue mi devas konkeri kelkajn aliajn faciligoj: datumbazo, servilo... (mono por pagi tion). Sed mi devas kompletigi paŝon post paŝo.
Kion minimune?
Kiel mi antaŭ diris, mi ne pensas, ke mi estos kapabla por finigi la tutan planon dum ĉi tiu venonta jaro. Do, mi pensas, la celo atingonta estas kompletigi la MUD kun sia retpaĝa interfaco kaj, almenaŭ, kvar historiaj serĉadoj (quest) por la infanoj. Se ne enmetitaj en la MUD, almenaŭ, finigitaj la scenaroj.
Kion mi devas lerni?
fari tiujn laborojn bezonas intensa lernado por mi. Mi bezonas pli lerni erlang, precipe la uzado de cowboy. Ankaŭ por la verkado de la scenaroj mi bezonas pli lerni ilojn taŭgajn. Verki tiajn interagajn historiojn estas pli malfacila tasko ol verki linian rakonton; do, mi bezonas verki per interagaj iloj. Eble kiel libroludo eble kiel interaga aventuro. Por libroludo mi povas uzi ilojn tiel, kiel undum, twine, ktp. (kiujn mi ne konas). Por interaga aventuro mi pensas pri iloj tiel, kiel TADS, AGE aŭ aliaj (kiujn mi jam konas, sed mi devas rememorigi). Ambaŭ manieroj havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn:
  • Libroludo: estas malpli interaga, sed pli literatura. Oni povas rakonti historion pli detala por priskribi plenan mondon imagan, pero plena informo.
  • interaga aventuro: estas pli interaga kaj dinamika sed laciganta se havas troajn detalojn en la priskriboj. Do la informa alportanta al ludanto estas malpli detala. Ankaŭ la interparolado kun artifikaj roloj estas ne naturaj kaj ili povas fari rezigni la ludantojn.

Konkludo

Bone mi konscias ke miaj projektoj ne estas tro interesaj por la plimultoj, kiuj povas legi tion. Ĉar ili estas personaj kaj, eble, mi havas jarojn de laboro por finigi ilin. Miaj projektoj kutime serĉas la flankon kreivan, socian kaj kulturan.

Tiel la bit-blioteko kiel la preventa plano, estas miaj precipaj planoj. Inter ili mi bezonos lerni multajn aferojn, krei ilojn, verki historiojn (mi promesas traduki la historiojn ankaŭ al Esperanto). Do, mi jam malhavos liberan tempon por la venonta jaro, kaj ankaŭ mi promesas rakonti tiujn laborojn en ĉi tiu blogo, kiu estas alia tasko.

Footnotes:

1

Protección de la Infancia Contra el AbusoProtekto de Infaneco Kontraŭ Perforto... sed abuso ne estas nur perforto en la hispana, ankaŭ misuzo, trouzo, ĉikanado, ktp.

2

Bild-rakontoj.

3

Multi-User Dungeon sed ankaŭ mi vidis ĝin tiel, kiel Multi-User DimensionMulti-User Domain.

Categoría: blog esperanto

Comentarios

Debido a algunos ataques mailintencionados a través de la herramienta de comentarios, he decidido no proporcionar dicha opción en el Blog. Si alguien quiere comentar algo, me puede encontrar en esta cuenta de Mastodon, también en esta otra cuenta de Mastodon y en Diaspora con el nick de Notxor.

Si usas habitualmente XMPP (si no, te recomiendo que lo hagas), puedes encontrar también un pequeño grupo en el siguiente enlace: notxor-tiene-un-blog@salas.suchat.org

Disculpen las molestias.