Nova projekto por videoj
Hodiaŭ mi alportas ĉi tie rapidan noton pri nova ilo por verki, fari kaj konservi esperantajn videojn, libere kaj senpage. Mi prezentas fediverse.tv por tiuj, kiuj volus krei novajn videojn, video-blogoj, liberigi iliajn videojn de iloj kiel Youtube aŭ vimeo, ktp.
Kelkaj tagoj antaŭe, mi vidis ekkomencintan projekton mastrumitan de amikaro kiu mi kontaktas nur rete. La celo de la grupo estas doni liberan spacon al tiuj, kiuj bezonas lokon por videoj kaj ne volas uzi la ilojn kaj la regulojn de Google kaj vimeo. Mi legis la manifeston (per la hispana) ĉe:
https://blog.fediverse.tv/Manifiesto/
Post legi tion mi, ŝerce, diris al tiuj amikoj: «Do, ne interesas al mi, ne estas Esperanto inter la lingvoj permesataj». La respondo estis tuja: «se vi volas esperanton, vi iĝos moderiganto por tiu lingvo» ... Do, mi akceptis la taskon.
La idearo estas tiel:
- Malakcepti ajna faŝisma ideo aŭ ekstremisma.
- Respekti la geografian kaj etnan devenon de la homoj.
- Respekti ĉiun identeco pri sekso kaj genro.
- La scio devas esti libere atingebla por tiuj, kiuj volos akiri ĝin.
- Traktu la aliajn ulojn tiel, kiel vi volas estu traktota.
- Malakcepti iun ajn filmon rilata al neplenaĝuloj.
- Krei, verki fari originalan kaj liberajn aĵojn (per libera licenco).
- Rajto por mencii verkado kun aŭtoraj rajtoj (oni devas mencii la verkon kaj la originalajn aŭtorojn).
Unue la administrantoj ne volas morti per sukceso kaj ili limigis la registrado: nur 200 kontoj por sekurigi la bonan funkciadon de ĉiuj el ili. Kiam kreskos la retan spacon ankaŭ malfermos la ebleco por krei novajn kontojn. Nun restas kelkajn kontojn. Mi esperas ke iu ajn esperantisto volos fari konton por siaj esperantaj videoj, aŭ transdoni tiujn, kiujn li havas ĉe youtube.
Do, se vi volas spacon por konservi viajn videojn, kiu ne spionas viajn datumojn, estas libera kaj respektema, memoru pri fediverse.tv
Se vi ne konas la federa universo devas scii, ke ĝi estas lokaj serviloj, interkonektitaj por diversaj servoj: sociaj retoj kiel mastodon, pleroma, gnusocial; lokoj por kunigi fotojn kaj bildojn, kiel pixelfed; lokoj por kunigi filmojn kiel peertube... ĉiuj el ili povas vidigi verkon en alia reto. La serviloj estis federaj.
La ilo fediverse.tv estas peertube loko kaj ĝi konektas kun la tuta federa reto kiu respektas la idearon. Mi esperas vidi vin tie.
Comentarios