Penso kaj lingvo
Mi memoris kiam mi studis Penso kaj Lingvo dum mia universitata tempo, temas pri kogna psikologio. Por mi ĝi estis, ─ankaŭ estas─, tre interesa afero. Kiel la homoj pensas estas la sintezo de la homa agado. La dubo ĉiam estas: ĉu oni pensas kiel agas aŭ ĉu oni agas kiel pensas; ĉu ni pensas kiel ni parolas aŭ ĉu ni parolas kiel ni pensas. Mi ŝatas multe legi pri tio sed, finfine, neniu klarigas al mi tiujn aferojn. Multaj legaĵoj kontraŭdiras la aliajn. Kelkaj estas proksimaj al mia penso, aliaj ne, sed mi ne volas lasu min eliri de objektiveco. Mia cela demando estas kiel ni funkcias? Tiu demando estas profesie, kiel psikologo, tre grava por mi. Mi avertas ke, eble, mi povos kontraŭdiri kelkajn dogmojn, precipe religiaj, dum tiuj pensoj. Tiuj aferoj, multefoje, alproksimiĝas al spirito kaj, ankaŭ multefoje, la scienco ne havas klaran difinon aŭ respondon. Do, se vi estas tro religia homo aŭ tro spirita, vi ne devus daŭri la legadon. Mi parolos pri psiko, animo, pensoj kaj sentoj, eble ne tiel kiel vi esperas aŭ kredas.
Pensu malrapide, rapide agu
Dum mia universitata lernado mi multe trovis la metaforon de la maŝino, kiu montras similon inter komputado kaj penso: ni ambaŭ havas eniron de datumoj, poste ni procesas tiujn informojn, fine ni respondas. Estas tre simpla metaforo, klara sed ne ĉiam certa aŭ vera, ĉar ni ne nur pensas: ankaŭ sentas kaj tiu malsimileco estas grava por mi. La samaj datumoj povas okazi malsimilajn respondojn, ne nur en diversaj homoj, ankaŭ en la sama homo: ni estas maŝinoj.
Alia teorio diras ke nia penso estas dua sekvo de la evoluo de nia nerva sistemo. Eĉ niaj pensoj kaj sentoj pri nia animo, eĉ niaj religiaj bezonoj povas esti devitaj al tiu komplikeco de nia cerbo, kiun alportis la evoluo. Eble, tiu teorio pravas, eble ne. Ĝi estas simpla kaj eksplikas kaj klarigas de la plej simpla maniero kiel evoluis nian pensoj kaj sentoj. Ni povas pensi, ─aŭ senti─, ke la pensoj kaj sentoj evoluis aparte, sed mi ne pensas tion. La sentoj evoluis kune kun inteligento kaj penso. Ni nur devas observi niajn hejmbestojn por kompreni tion, ke ili ankaŭ havas sentojn; ili sentas kaj agas simile al ni. La sentoj movas nin al agado; la sentoj motivas al ni por fari pli ol la pensoj. Kelkaj sentoj faras tion rapide, ekzemple la timo, preparas nian korpon por agi: ĉu forkuri, ĉu batali; ĝi rapidigis nian koran batadon, alportanta sangon al niaj muskoloj; ĝi fiksas nian atenton al timiga stimulo. Sed tiuj simptomoj estas tre similaj en multaj sentoj. Ekzemple, la tuja enamigo havas similajn simptomojn; sed nia penso eksplikas ilin malsame. Do, ĉu ni povas apartigi unu el alia?
La penso ankaŭ rilatas kun inteligento. Multaj fojoj ni povas pensi tion, ke ili estas la sama afero, sed mi ne multe konsentas. Kelkaj fojoj, niaj pensoj estas uzita por trovi solvon al tiu problemo kiu ni bezonas solvi. Pro tio mi memoras kiam mi estis psikologia instruisto en mezlernejo. Mi demandis al miaj lernantoj se, eble, ili povas solvi kvadratan ekvacion en eŭklida spaco kaj kiom da tempon ili bezonas por tion. Kiam mi demandis se tiu afero estas por homoj inteligentaj ili ĉiam jesis kaj ili aldonas por tre inteligentaj kaj instruitaj homoj sendube. Poste mi ĵetis kelkan etan aĵon al unu el ili por ke li (aŭ ŝi) trafis ĝin: estis averta movon kaj ne rapida; la aĵo faris belan parabolon en la aero kaj kutime ili prenis ĝin. Do, mi diris, vi solvis kvadratan ekvacion en eŭklida spaco en tri sekundoj, kelkaj fojoj mi aldonis: «mia hundo ankaŭ prenas la ludilojn ke mi ĵetis lin». Do, ĉu estas inteligenta la inteligento?, mi insistis al ili. Vere, mi nur volis devigi la pensadon. Mia hundo ankaŭ solvas kvaratan ekvacion en eŭklida spaco kaj tre bone: li ĉiam trafas la pilkon.
La lastaj demandoj post tio estas: Kio estas la inteligento? kaj ankaŭ Kio estas la penso kaj kiaj aferoj estas inteligentaj aŭ ne? Por tiuj demandoj mi havas pli dubojn ol respondojn.
Mi pensas, plej bone: mi kredas, ke nia inteligento evoluis por kontraŭdiri niajn sentojn. La sentoj havas, ─petas, se vi volas esprimi tiel─, rapidan reagon. Oni sentas kaj tuj reagas sen pensi plu. Ni timas kaj tuj ekkuras aŭ ekbatalas. La naturo selektis tiujn respondojn per evoluo. Io atakis idon kaj ĝia patrino batalas defende, sen pensi. La penso venis por moderigi tiujn reagojn: ne ĉiam niaj instinktoj instigas al ni la plej bonajn agadojn.
Penso kaj lingvo
Estas teorio kiu diras ke nia lingvo modifas nian penson kaj percepton de la mondo. Ekzemple, oni diras ke la inuita popolo havas centon da vortoj kiuj signifas blanka, aŭ pro la bluaj lumoj en la semaforoj de Japanio, ĉar la vorto por verda estas tro nova. Aŭ ankaŭ, la vinkolora maro kiu aperas en La Odiseado, ĉar oni diras ke ne estis vorto por blua kiam ĝi estis skribita.
Postaj studoj montras ke tiu influo estas malpli forta ol antaŭe pensis. Sed nune, multaj el ni konsentas tiun teorion kaj pensas ke ĝi estas vera aŭ tute vera.
Kiel mi diris, penso kaj lingvo estas interrilataj sed ne tiel forte kiel ni pensis antaŭe. Ankaŭ estas la homoj kies penso estas gvidita per imagaj bildoj, memoru la faman frazon de Albert Einstein: «Se mi ne povas desegni ĝin, mi ne komprenas ĝin». Ankaŭ la fama proverbo diras «pli valoras bildo ol mil vortoj»1.
La penso influas en niaj vortoj; ankaŭ la vortoj limigas kelkajn esprimojn malhelpante ilin, sed ne malpermesante. La manko de vortoj ne blindigas la penson. Fine, sed per multaj pli vortoj oni povas esprimi tiun, kiun oni volas diri. Ekzemple en la hispana estas malsama ser (esti) kaj estar (esti), ne okazas tiel en aliaj lingvoj. Ekzemple, kiam mi studis psikologion, al mi parolis pri la Teorio de la Trajtoj de Gordon Allport. Multaj vortoj li devis uzi por ekspliki kion estas trajto kaj kion estas stato. Por hispana infano, de kiam li komencis paroli, komprenas kaj pensas aŭtomate, por bone esprimi, per trajtoj (ser) kaj statoj (estar) kiam li parolas, do, por ili multaj el tiuj vortoj skribitaj de Allport estus superfluaj. Sed, finfine, ĉiu homo povas kompreni la koncepton tra tiuj vortoj kaj tiun teorion de Allport.
Konkludoj
Al mi tre ŝatas tiujn aferojn pri la kogna psikologio. Mi ne volas skribi longajn artikolojn por ne lacigi la legantaron. Per venonta artikolo mi volas priparoli pri inteligento: homa inteligento kaj artefarita inteligento. Sed tio estos en alia artikolo.
Footnotes:
Al mia lernantoj mi ĉiam aldonis al tiu frazon: pli valoras ago ol mil bildoj.
Comentarios