Notxor tiene un blog

Defenestrando la vida

Esperanton mi sopiras

Notxor
2020-08-21

Ja: Esperanton mi sopiras. Ĉi tiuj lastaj monatoj hejme mi pensis pri gravajn aferojn en la vivo. Finfine mi nur konkludis kiel Miguel Hernández: trivundita mi venas: per la morto, per la amo, per la vivo. Kaj fakte tiel mi pensas. Mi pripensis pri la morto de tiuj, kiuj la kronviruso forŝtelis, inter ili mian maljunan onklon. Ili malaperis preskaŭ sen bruo, dum ni nur rigardis senvizaĝajn numerojn. Dum ni nur aŭskultis senanimajn ciferojn.

Mi ankaŭ pensis pri la vivo, tiu ke la kronviruso rabis nin. La vivo kiu malaperis tiel subite kiel nokto devenas tago por lasi al ni nur la novan realon. Vivo kiu daŭras sed ne kiel ni planis, pensis aŭ deziris.

Kaj ankaŭ mi pensis pri amo, pri amo inter la homoj ĉar ni devas varti niajn maljunulojn. Ni devas zorgi nian komunan sanon. Mi vidas egoistajn homojn, frenezulojn kiuj nur serĉas sian propran plezuron kaj forgesis tion, ke la forto de la homoj estas la komunumo. Aĉaj uloj kiuj meritas vivi solaj.

Mi finfine pensis pri ĉi tiuj aferoj kaj konkludas kiel Miguel Hernández diris: vivo, morto, amo tie restas en via lipo skribataj.

Kiam mi pensis pri kion mi sopiras, mi trovis la mankon de miaj fratoj de la Frateco el Zaragozo. Al mi mankas tiujn liberapensulojn, tiujn bonkorajn amikojn kaj, ankaŭ, al mi mankas la vortojn pro tia esprimo ĉar la malmulta praktiko. Mi, certe, sopiras la rakontojn de niaj naŭdekjaraĝaj junuloj, plenaj de saĝeco kaj avertoj, kiam ili rakontis pri tiuj jaroj, kiuj la esperantistoj estis persekutataj, pri la vojaĝoj tra Eŭropoj kiam la vojoj ne estis tiel malfermaj. Mi sopiras la revojn de tiuj frenezaj homoj, kiuj pensas pri la plej bona homaro, pri la plej bona mondo. Eble ni povas diri tion, ke ni vidis brili revojn en la mallumo ĉe la Pordo de Tanhaŭsen' sed tiuj aferoj malaperos kiel larmoj en la pluvo. Ja, tiujn revojn malaperos se ni ne povas kunrevi ilin.

Mi sopiras mian Esperanton. Ĉi tiuj lastaj monatoj mi perdis tiujn vortojn, kiuj eble mi povus uzi por esprimi tiun senton. Mi korektis ĉi tiun skribaĵon du fojoj kaj mi certas tion, ke ĝi estas plena de eraroj. Pardonu mian mallerton, mi apenaŭ praktikis: mi sopiras Esperanton.

Categoría: esperanto

Comentarios

Debido a algunos ataques mailintencionados a través de la herramienta de comentarios, he decidido no proporcionar dicha opción en el Blog. Si alguien quiere comentar algo, me puede encontrar en esta cuenta de Mastodon, también en esta otra cuenta de Mastodon y en Diaspora con el nick de Notxor.

Si usas habitualmente XMPP (si no, te recomiendo que lo hagas), puedes encontrar también un pequeño grupo en el siguiente enlace: notxor-tiene-un-blog@salas.suchat.org

Disculpen las molestias.