Notxor tiene un blog

Defenestrando la vida


Dekdua leciono de la Kurso de Esperanto

Hodiaŭ, finfine, ni atingas la lastan lecionon de la kurso, ĝi estas la dekdua leciono. La ekzercoj de ĉi tiu leciono devas esti sendita antaŭ la sekvantan sabaton.

Ni estis preskaŭ tri monatoj laboranta en la lernado de Esperanto. Mi esperas ke vi ĝuis la aferon kaj ke vi amu Esperanton tiel, kiel mi. De la ses lernantoj kiuj finiĝos la kurseton, mi pensas, ke du el vi ─vi scias kiuj aŭ, pli bone, se vi estas unu el du─ estas pretaj por komenci plibonigi vian Esperanton, por la aliaj kvar: du devas finigi ĉi tiun kurson antaŭe (se vi volas finigi ĉi tiun kurson, vi devas fari la prokrastitajn lecionojn, mi atendos viajn ekzercojn kaj korektos ilin) kaj la aliaj du devas pli studi (Esperato estas la plej facila lingvo kiun mi konas por lerni, sed finfine estas lingvo kaj lerni lingvon ne estas tro facila afero, vi devas pli atente labori). Al ĉiuj mi diris per retpoŝtoj kiam mi korektis viajn ekzercojn, kiel al mi ŝajnas viajn laborojn, do vi povas pripensi se vi povos eniri en la plibonigo de la lingvo aŭ eble fari alian komencantan kurson.

Plibonigo de Esperanto

Mi ne proponas novan kurson. Mi nur preparis libron verkita de Claude Piron. Tre fama esperanta verkisto, psiĥologisto, kiu verkis kelkajn lernajn librojn, kiel Gerda malaperis. Tiu, kiu mi proponas, Vere aŭ Fantazie, estis verkita por progresinta lernado. Do, kiun mi proponas por la plibonigo? Plano en kvar punktoj:

  1. Legu! Vi povas legi la libron kiu mi proponas aŭ alia. Sed mi konsilas vin serĉi facilan legadon tiel, kiel mi proponas.
  2. Skribu! Vi devas esprimi viajn ideojn, viajn pensojn per la lingvo kiu vi volas lerni. Ne estas sufiĉe traduku viajn skribaĵojn de via denaska lingvo al Esperanto, kiam vi faras tion vi, certe, metos tro parolmanierojn de via denaska lingvo kun esperantaj vortoj. Kaj tio estas tre insida eraro.
  3. Aŭskultu! Vi devas aŭskulti kaj kompreni la lingvon kiu vi volas lerni. Kiel plej eble trovi parolantojn kaj praktiki la aŭskultado kaj parolado, sed se vi konas neniun parolanton, vi povas uzi servojn kiel tubaro por serĉi videojn kaj praktiki la aŭskultado. Ankaŭ estas grupoj kiuj uzas skajpo aŭ aliaj retiloj por paroli kaj aŭskulti esperanton.
  4. Parolu! Vi devas paroli kaj kutimigi vian voĉon por prononci la lingvon kiu vi volas lerni. Kiel antaŭe mi konsilas serĉi najbarajn esperantistojn kiuj faciligos via praktiko, sed se vi ne trovas ilin vi povas legi laŭtvoĉe metanta vian atenton sur la prononcado ĝusta kaj taŭga.

La libro tituliĝas Vere aŭ Fantazie, kiel mi jam diris antaŭe, kaj konsistas en rakontetoj, ne ĉiuj same longaj, kaj pli kaj pli uzas novajn vortojn. La unuaj komencas per 250 bazaj radikoj kaj la lastaj finiĝas per milo da vortoj kaj centmiloj de kunmetaĵoj.

Ĉi tio ne estas kurso, ne estas ekzercoj kaj mi ne demandos pri ilin. Se vi volas plibonigi vian Esperanton, vi povas fari tiujn kvar aferoj vi sola hejme. Sed se vi volas iu kiu korektos viajn skribaĵojn, iu kiu parolu kun vi esperante kaj komenti viajn laboron, ĉar vi trovas neniun lokan esperantiston, rekomendi legaĵon, ktp. Mi postulas min por helpi vin: mi korektos viajn skribaĵojn aŭ interparolos rete kun vi, se vi volas. Nur, mi petas, kontakti antaŭe kun mi por interkonsenti kiam. Vi povas fari tion skribante al retpoŝto de ĉi tiu kurso aŭ aliamaniere.


Comentarios

Debido a algunos ataques mailintencionados a través de la herramienta de comentarios, he decidido no proporcionar dicha opción en el Blog. Si alguien quiere comentar algo, me puede encontrar en Mastodon y en Diaspora con el nick de Notxor.

También se ha abierto un grupo en Telegram, para usuarios de esa red.

Disculpen las molestias.