Notxor tiene un blog

Defenestrando la vida


Pri la oka leciono de la Kurso de Esperanto

Hodiaŭ ni atingas la duaj trionaj partoj de nia kurso de Esperanto. La oka leciono estas ankaŭ facila por kompreni kaj agi. Mi pensas ke la ekzercoj de la leciono estos facilaj por la lernantoj.

Tiun pasintan mardon, mi estis en Frateco de Zaragozo kaj Lorenzo, ĝia prezidanto, donis al mi libron de «El Kiĥoto». Mi jam havis tiun libron, papere kaj elektronike kaj mi pensis doni ĝin al miaj lernantoj. Ne estas facila libro por komencantoj, sed ĝi estas grava libro por komenci bibliotekon en Esperanto.

libro.jpeg

Figure 1: Jen la libro

Ludeto

Por gajni la libron miaj lernantoj devos fari etan ludon. Lorenzo, la pasintan mardon proponis en Frateco etan ludon por ni. Ĉar li donis libron mi pensas proponi tiun ludon al miaj lernantoj. Ĝi estas ne formalaj difinoj pri vortoj, kiel en krucvortoj sed sen la lokoj por skribi la vortoj. La gajnanto estos la unua lernanto kiu sendos la liston de la vortoj al kutima retpoŝto. Kelkaj el difinoj povas havi pli ol unu vorton, mi akceptos ĉiujn logicajn respondojn.

image20200229_103211992.jpg

Figure 2: Jen la ludo

Ĉar en la foto oni ne povas bone legi la difinojn mi metas ĉi tie la difinojn:

Difinoj

  1. Dupieda besto, kiu flugas en la aero.
  2. La ĉielo ploras.
  3. Bildo, kion oni vidas per la oreloj.
  4. Malploras; la buŝo iras al la oreloj.
  5. Montras la amon per la buŝo; tuŝas per la buŝo.
  6. Senpieda kaj silenta besto en la akvo.
  7. La araba gumo de la frazoj.
  8. La natura vesto de la homo.
  9. Tero staranta en la maro.
  10. Povas fari, kion li volas; ne havas edzinon.
  11. Tre malgranda nokta lampo sur la ĉielo.
  12. Homo, kiu sanigas aŭ mortigas la aliajn homojn.
  13. La ruĝa akvo en la korpo.
  14. Homo, kiu vidas la mondon en bela koloro.
  15. Homo, kiu vidas la mondon en nigra koloro.
  16. Blanka dolĉa akvo, la infanoj kaj la kato ŝatas ĝin.
  17. Verda besto, kiu manĝas, trinkas kaj dormas, sed ne iras kaj ne parolas, havas nur unu piedon kaj ĝi estas en la tero.
  18. La videbla parto de la homo.
  19. La nokta, malvarma lampo de la naturo; la lampo de la geamantoj.
  20. Malgranda domo kun kvar ĉambroj en la homo; la loko de la amo.
  21. Kvalito de la forno kaj de la juna koro.
  22. Papero kun frazoj en la koverto; spegulo de la koro.
  23. La fenestroj sur la kapo.
  24. Strato same longa kiel larĝa.
  25. Granda skatolo, en kiu vivas homoj.
  26. En la dormo vidas bildojn.
  27. La ĉielo en la ĉambro.
  28. Akvo venas el la okuloj.
  29. Loko kun arboj, kie la homoj promenas.
  30. Sangrivero en la korpo.
  31. La granda kaj plej grava pordo sur la kapo.
  32. La plafono de la mondo.
  33. Fabriko de belaj bildoj en la kapo.
  34. Vortoj inter granda litero kaj punkto.

Comentarios

Debido a algunos ataques mailintencionados a través de la herramienta de comentarios, he decidido no proporcionar dicha opción en el Blog. Si alguien quiere comentar algo, me puede encontrar en Mastodon y en Diaspora con el nick de Notxor.

También se ha abierto un grupo en Telegram, para usuarios de esa red.

Disculpen las molestias.