Notxor tiene un blog

Defenestrando la vida


Pri la sepa leciono de la Kurso de Esperanto

La sepa leciono temas pri facilaj aferoj. Mi pensas ke la ekzercoj de la leciono estos tre bone faritaj de la lernantoj.

Mi pensis montri kelkan muzikon. Unue mi pensis pri originalaj kantoj aŭ tradukita, sed kantata per la originala kantisto. Mi bezonis famajn kantojn aŭ, almenaŭ, kvalitajn. Finfine, mi ne povis elekti inter la tri lastaj selektitaj.

  1. Titolo: Memoro de la Ŝtono -- ĝenro: ĥora muziko; lud-muziko de la ludo «Final Fantasy XI». Kanto en Esperanto kaj la angla.
  2. Titolo: Heredo de la Post Milit' -- Kantisto: baRok' -- ĝenro: Metala Roko.
  3. Titolo: La pluvo -- Kantisto: María Villalón -- Ĝenro: pop-muziko.

Do mi fine metas la tri el ili kaj la lernantoj povos elekti pli bone ol mi, laŭ siaj emoj.

La lernantoj povas konstati la uzo de la apostrofo ('), kie kaj tie en la kantoj (ankaŭ en la poemoj). Tiun uzon oni permesas kiam estas klara kiun literon (ordinare, la «o») ĝi anstataŭas en verkoj por zorgi la ritmon de la versoj. Funkcias kiel ne prononcata vokalo.

Fine mi vola ankaŭ mencii poemon ĉi tie. Certe la hispanaj legantoj scias kial mi elektis ĉi tiun poemon verkita de Miguel Hernández (tradukita de Miguel Fernández), kaj mi pli ne diros:

La vundito

Por la liber’ mi sangas, batalas, vivas plue.
Por la liber’ okuloj kaj manoj miaj bonas.
Mi ilin, karnan arbon en ĉel’, sindonan, ĝue
al la kirurgoj donas.

Por la libero sentas mi pli da koroj bruste,
ol da sablejoj: donas la vejnoj ŝaŭmo-striojn,
mi iras hospitalen kaj en kotonon ĝuste
sam-kiel en liliojn.

Por la libero pafe seniĝas mi je uloj
trempintaj ĝian bildon en koto plej obstine.
Kaj mi seniĝas bate je miaj brakoj, kruroj
kaj dom’, je ĉio fine.

Ĉar, se aperos iam du kavoj sekaj, haste
liveros ĝi du ŝtonojn vidontajn, alt-kvalitajn,
kaj igos novajn brakojn kaj krurojn kreski draste
sur karnoj dishakitaj.

Burĝonos kun flugiloj el limfa flu’ konstanta
relikvoj mia-korpaj, kiuj travunde drivas.
Ĉar estas mi frukt-arbo hakita burĝonanta:
ĉar mi ankoraŭ vivas.


Comentarios

Debido a algunos ataques mailintencionados a través de la herramienta de comentarios, he decidido no proporcionar dicha opción en el Blog. Si alguien quiere comentar algo, me puede encontrar en Mastodon y en Diaspora con el nick de Notxor.

También se ha abierto un grupo en Telegram, para usuarios de esa red.

Disculpen las molestias.