Notxor tiene un blog

Defenestrando la vida


Sesa leciono de la Kurso de Esperanto

Pliaj klarigoj

Dum la pasintaj lecionoj mi metis tekston por pli klarigi la lecionon hispane kaj esperante. De nun, mi nur pliklarigos, respondos kaj korektos la ekzercadojn esperante. Se vi havos problemojn por kompreni min, petu pliajn klarigojn aŭ per la hispana (se vi bezonas ĝin).

Ni atingis la sesan lecionon de nia baza esperanta kurso. La ekzerkadojn pro tiu ĉi leciono estos eldonitaj antaŭ la 22an sabaton de februaro. Mi memorigas vin ke iuj el vi malfruas viajn ekzercadojn kaj mi petas al vi ke vi hastu kaj faru la pasintajn ekzercojn tiel, kiel eble frue por estu ĝustaj en ordo. Dum semajna tempo legi lecionon kaj fari la ekzercojn nur estas du momentetoj.

La leciono de ĉi tiu semajno ne havas malfacilaĵon. Eble la plej rimarkinda estas la finaĵo -iĝi, kiu faras ke la ago de la verbo revenu sur la subjekto. Io preskaŭ la refleksivaj verboj de la hispana lingvo. Multaj fojoj la traduko de esperanta verbo finiĝanta per -iĝi kaj ĝia koresponda hispana estas hacerseponerse ian. Ekzemple:

  • Riĉiĝi: «enriquecerse», «hacerse rico».
  • Maljuniĝi: «envejecer», «hacerse viejo».
  • Koleriĝi: «encolerizarse», «ponerse colérico».
  • Sidiĝi: «sentarse», «ponerse sentado».

Kiel oni povas rimarki, ne ĉiuj la verboj finiĝantaj per -iĝi finiĝas hispane per -se. Alivorte, ĝi farigas la verbon netransitivan faranta ke la subjekto kaj la objekto de la ago estos la sama; pro tio neniu verbo finiĝanta per -iĝi montros akuzativon. Mi ne volas konfuzi vin per pliaj klarigoj pri la verboj transitivaj kaj netransitivaj. Nur memorigu vin ke ne ĉiam koincidas ke ambaŭ la verbo esperanta kaj ĝia traduko hispana estu transitivajintransitivaj.


Comentarios

Debido a algunos ataques mailintencionados a través de la herramienta de comentarios, he decidido no proporcionar dicha opción en el Blog. Si alguien quiere comentar algo, me puede encontrar en Mastodon y en Diaspora con el nick de Notxor.

También se ha abierto un grupo en Telegram, para usuarios de esa red.

Disculpen las molestias.