Notxor tiene un blog

Defenestrando la vida


Nova dista kurso de Esperanto

Tiuj pasintaj tagoj komencis babili kun interretaj amikoj pri la eblo de komenci etan kurson pri Esperanto kaj instrui kelkaj el ili en ĉi tiu bela lingvo.

Finfine, ni interkonsentis la instruado kaj mi decidis uzi la Zagreban Metodon, kiu estas libere rete. Oni povas trovi ilon por meminstrui Esperanton kaj studi pro si mem la lingvo.

Ankaŭ estas ĉi tie. Mi pensas ke mi faros en ĉi tiu modesta retpaĝo veran version de la hispana eldono por elŝuti: epub kaj pdf. Sed ankaŭ mi ne havis tempon por plenumi la taskon.

La kurso, ankaŭ, ne komencis vi ankaŭ povas montri vian intereson, sed mi pensas, ke se vi estas leganta tion ĉi, vi ne bezonas la instruado ke mi povos instrui.

La metodon havas enkondukon, kiu ne aperas en la reta versio. Mi volas kopii ĉi tie por montri la ilon iomete pli bone, kiel eble.

Enkonduko

Tiu ĉi lernolibro ebligas al vi ekposedi Esperanton kaj ekkoni la plej elementajn ideojn de la movado por la Internacia Lingvo. Laŭ sia strukturo la lernolibro aplikeblas en kursoj kun instruanto (-isto), en korespondaj kursoj samkiel por memlernantoj. La libro estas uzebla ankaŭ en internaciaj kursoj.

La lingva parto de la lernolibro estis preparita helpe de novaj metodoj kaj estis kontrolita en aro da eksperimentaj kursoj en Jugoslavio kaj en eksterlando. Tiu ĉi eldono estas rezulto kaj sumo de spertoj de la aŭtoroj mem, de multaj instruistoj kaj lernantoj kaj bonintencaj laŭdoj aŭ kritikoj fare de pluraj sciencistoj kiuj okupiĝas pri simila laboro. En antaŭaj variaĵoj, la lernolibro havis kvin kroatserbajn eldonojn, kaj po unu eldonojn en la makedona, slovena, germana, franca, itala, malta, kataluna, kirunda kaj hungara, dum pretas por eldono en pluraj aliaj.

La lernolibro estas farita tiel ke surbaze de 500 plej oftaj radikoj oni elekzercu la parolkapablon. La ofteco de vortoj estis konstatita per komputila analizo de la ĉiutaga parolo ampleksanta ĉirkaŭ 60.000 vortojn. Plua lernado prezentas nur plivastigon de la vorttrezoro kaj stilpliriĉigon kaj akiradon de lerteco en pli komplikaj sintaksaj frazkonstruoj. Se oni konsideras ke sufiĉe multaj vortoj estas konataj al meze edukita homo, tio ankoraŭ plifaciligas la akiron de tiu ĉi facila kaj utila lingvo. Aliflanke tiu ĉi vort- kaj gramatikamplekso prezentas la lingvan scion kiun Universala Esperanto-Asocio postulas por akiri ateston pri la baza A-grada kono de Esperanto.

Ĉiu lingvo estas ankaŭ portanto de kulturo de certa komunumo. La parola komunumo de Esperanto estas la internacia Esperanto-movado. La karakterizojn kaj valorojn de la kulturo de tiu ĉi movado vi plej bone ekkonos enirante en ĝin, kaj la bazan faktojn kaj konojn vi akiros el libreto "Esperanto - lingvo kaj movado" (nacilingve) aŭ senpere, aliĝante al iu Esperanto-societo aŭ klubo.

Ni dankas al ĉiuj kiuj per siaj klopodoj aŭ konsiloj kontribuis al tio ke tiu ĉi lernolibro efektiviĝu en ĝia nuna formo.

Al vi kiuj finlegis tiun ĉi enkondukon kun la intenco lerni Esperanton, ni deziras sukceson kaj multajn amikecojn kaj renkontiĝojn kun homoj, libroj kaj okazaĵoj tra la tuta mondo.

La aŭtoroj

Roger IMBERT
Tibor SEKELJ
Ivica SPOLJAREC
Spomenka STIMEC
ZLATKO TISLJAR

Ni komencos la kurson baldaŭ kaj mi esperas ĝi estu sufiĉe bona kaj la lernantoj vere lernos kaj ekamos Esperanton.


Comentarios

Debido a algunos ataques mailintencionados a través de la herramienta de comentarios, he decidido no proporcionar dicha opción en el Blog. Si alguien quiere comentar algo, me puede encontrar en Mastodon y en Diaspora con el nick de Notxor.

También se ha abierto un grupo en Telegram, para usuarios de esa red.

Disculpen las molestias.