Priskribaj bildoj
Elektu bildon, priskribu ĝin
Oni devas elekti kaj priskribi bildon. Poste oni devas pravigi la elekton de la bildo. Mi elektis la jenan bildon por la laboro.
Figure 1: Bildo por la ekzerko
Tiun bildon oni povas trovi ĉe http://www.ignorancia.org/en/index.php?page=Patio
Priskribo
Estas andaluza korto. Du etaĝoj de blankaj kolonoj ĉirkaŭas fonton de fluanta akvo. Oni preskaŭ povas aŭskulti la gutadon de la akvo en la okangula baseneto de la bazo. Sur ĝi alia baseneto duone sfera lasas elsalti ok ŝprucojn de klara akvoj kaj sur tiu ĉi, alia baseneto pli malgranda kun vertikala, malalta kaj pli larĝa ŝpruco en la mezo. La suno resaltas de la akvo al la subaj partoj de la basenetoj en hazardaj rebriloj.
Ĉirkaŭ la fonto kvar ŝtonaj benkoj lokitaj, kiel avangardoj de armeaj parteroj, kie la palmoj elstaras ombrante la kahelan plankon, kvadratigas la cirklon. Tra ili la klostro de cilindra kolonaro ombras la promenejon. La muroj tra la kolonoj montras fenestrojn kaj pordon en la du etaĝoj. Kahela plinto ornamas la murojn per geometriaj figuroj. La duoncirklaj arkoj plialtiĝas ĝis la sekvanta etaĝo.
Ligna balustrado akompanas la supran kolonaron. Sep tornitaj bastonoj inter ĉiu kolono ŝirmas la paŝojn per apogrelo. Sur ĝi tegola tegmento, eltenata de lignaj traboj, kovras la konstruaĵon.
La tago estas brila, hela kaj la sunlumo resaltis en la kalkaj muroj inundante la korto per blanka lumo, de la planko ĝis la tegmento.
¿Kial mi elektis tiun ĉi bildon?
Kiam Pablo --en klaso-- desegnis bildon laŭ la priskribo kiun ni --la lernantoj-- faris de la originala, mi memoris radio-paŭsadon1, kaj mi memoris ke mi komencis krei sintezajn bildojn. Por krei ilin mi nur devis skribi tekstojn kaj poste per la ilo povray faris la bildon.
Mi memoris la bildon «Spanish patio», kiun mi admiris ete envieme, mi devas diri. Mi volis fari bildojn tiom kvalitajn kaj tre studis kaj tre praktikis pro ĝi, sed finfine mi komencis uzi blender3D lasante la sistemon de radio-paŭsado.
Piednotoj:
ray tracing angle.