Notxor tiene un blog

Defenestrando la vida


Rakonto de la du monaĥoj trairantaj la arbaron

Tasko

Verki rakonton per minimune 200 vortoj.

Rakonto

Iam, monaĥo kaj novico frue trairadis arbaron. La mateno estis luma post multaj pluvantaj tagoj. Tiel, ĉio estis verda kaj freŝa, kiel lavita. Ĝi ŝajnis nova mondo por ekuzi ĝin. Ili piediris per nudaj piedoj kaj silente por observi siajn votojn. La koto montriĝis ĉe la randoj de la vojo kaj ĝi ne baris iliajn paŝojn. Ilia celo estis la bazaro, kiu okazos por la ĉefa festo de la vilaĝo, kie ili provos peti monon por sia monaĥejo. Ili ne tro hastis laŭ la vojo. Ili ĝuis la belan kaj vigligantan naturon, sed ili ankaŭ ne prokrastigis la marŝon.

Tiam, ili ekvidis virinon diste antaŭe en la vojo. Ŝi rigardis malsupren kaj ŝi moviĝis maltrankvile tien kaj tie. Kiam ili pli proksimiĝis al ŝi, ili vidis rivereton, kutime seka, kiu trairis la vojon. Ne estis profunda rivereto, oni povis travadi ĝin piede, kaj la akvo nur atingus la maleolojn. Sed la juna virino portis blankan festan veston, tre puran kaj brilan kaj ŝi ne volis malpurigi ĝin. Tial ŝi dubis antaŭ la kotaj bordoj de la rivereto kaj ŝi ne kuraĝis travadi ĝin.

Kiam la monaĥo atingis la bordon, prenis la junan virinon brake kaj li alportis ŝin ĝis la alia flanko, kie li lasis ŝin denove al tero. La juna virino tre dankis la agon al la monaĥo, kiu silente akceptis la dankon per riverenco kaj li daŭrigis sian vojon sekvita de maltrankvila novico.

Dum la sekvantaj du leŭgoj, la novico estis pli kaj pli maltrankvila kaj perturbita, sed li ne kuraĝis paroli. La monaĥo daŭrigis la ĝuon de la freŝa naturo kaj la vojo, sed la novico flank-rigardis la monaĥon maltrankvile, kvazaŭ li volus diri ion al li.

La monaĥo haltis antaŭ la enirejo de la vilaĝo kaj rigardis la novicon.

-- Diru! --Diris la monaĥo.

-- Patro, --diris la novico--, vi pekis kontraŭ niaj votoj: vi tuŝis virinon kaj alportis ŝin tra la rivereto!

-- Eble, --respondis la monaĥo-- sed mi forgesis ŝin tuj, kiam mi lasis ŝin denove al grundo. Vi ankoraŭ alportis ŝin du leŭgoj pli.

Kvanto da vortoj

Parto Vortoj Literoj
Nur rakonto 340 1937
Kun la parto tasko 347 1987
Totalaj 366 2218

Comentarios

Debido a algunos ataques mailintencionados a través de la herramienta de comentarios, he decidido no proporcionar dicha opción en el Blog. Si alguien quiere comentar algo, me puede encontrar en Mastodon y en Diaspora con el nick de Notxor.

También se ha abierto un grupo en Telegram, para usuarios de esa red.

Disculpen las molestias.