Notxor tiene un blog

Defenestrando la vida


Mia eta vojaĝo

Antaŭparolo

Por la dua ekzerco oni devas verki rakonton pri vojaĝo farita. Sed nur 200 vortoj por vojaĝo estas tre malmultaj. Neniu vojaĝo rakontebla per 200 vortoj estas rakontinda. Sed bone, mi devas provi ĝin.

Laciganta vojaĝo ĝis la ripozo

Tiu friska mateno malvarmiĝis dum la mateniĝa horo, ankaŭ malluma sed pli kaj pli hela. Mi vekiĝis kiam la steloj komencis kaŝiĝi por iri ripozi al siaj tagaj lokoj. Mia matena purigado estis malvarma, la glacia akvo frapis mian vizaĝon rekte tiel, kiel mian menson. Mi ne restis antaŭ la spegulo longe, nenio rigardinda estas tie kaj tempo por kombado estas superflua.

Mi eliris el mia dormoĉambro al la ŝtuparo kaj malrapide, miaj klakantaj ostoj bezonas varmiĝi antaŭ ol ili bone kuniĝas por mia moviĝado. Ŝtupo post ŝtupo mi gajnis fidon pri miaj propraj paŝoj kaj mi atingis la malsupran etaĝon. Lacigita per tiel granda peno mi apogiĝis ĉe la manrelo de la ŝtuparo kaj mi rigardis mian ĉirkaŭan salonon. Frue la sofo alvokis mian atenton. La kompatinda meblo bezonis senti sin utila. Mi pene marŝis ĝis la rando de la sidloko, kay tie turnante mian dorson al ĝi, mi lasis mian korpon cedi al gravita leĝo por sidigi min per mola kusena frapo.

Fine mi ripozis, kiel mi meritas. Tiu dimanĉo mi ne plu iris eĉ por vespermanĝi. Trankvila mi restis duonkuŝanta inter la kusenoj, leganta la interretajn ĵurnalojn, kaj mi ĝuis la «dolĉa fari nenion».

Kvanto da vortoj

Parto Vortoj Literoj
Sen antaŭparolo 202 1188
Kun antaŭparolo 237 1405
Totalaj 254 1621

Comentarios