Notxor tiene un blog

Defenestrando la vida


Esperanto kaj Libera Programaro

Mia intenco skribanta ĉi tiun artikolon estas por disvastigi senton, aŭ percepton, tute subjektiva, ke mi havas pri la rilato de Esperanto kun la libera programaro. Mi pensas tion, ke la procento de uzantoj de libera programaro inter esperantistoj estas pli granda, proporcie, ol la ne uzantoj. Kaj inverse: la procento de esperantistoj inter la uzantoj de libera programaro estas proporcie pli granda ol inter la ne uzantoj.

Mi skribis ĉi tiun artikolon kelkaj tagoj antaŭe sed mi pensis ke, eble, ĝi interesigos neniun. Mi pensis restigi ĝin kiel malneta skribaĵo, nur ĝi estus unu el la kvanto (granda), ke mi havas kaŝitajn tra mia komputilo. Sed la lastaj tagoj mi ricevis ligilo al artikolo en la hispana verkita, de la amiko Pablo Busto, kiu esprimas saman senton. Mi atente legis ĝin kaj poste interparolis rete kun la verkisto pri nia koincido. Mi komentis ke mi havis duonskribitan artikolon pri la temo, sed esperante kaj li instigis min por finigi kaj publikigi ĝin. Lian celon estis disvastigi la uzo de Esperanto inter la komputilistoj kaj, eble, mi povos intenci disvastigi la libera programaro inter la esperantistoj. Do, komplementaj aferoj.

Ne nur tio estas mia celo. Ankaŭ sur mi pezas bedaŭron pro la malmulta praktikado de nia lingvo. Ĉi tiu jaro, la renkontiĝoj ĉe la Frateco malaperis kaj mi pensas ke mi perdos ĉiun malmultan fluecon ke mi havis. Do, mi devas skribi kaj esperi ke mi perdos malpli ol faranta nenion. La renkontiĝoj revenos, mi esperas, sed ni devas zorgi pri niaj maljunaj samideanoj, kelkaj el ili tre jaraĝaj: vivaj atestantoj de kiam Esperanto kaj la esperantistoj estis persekutitaj, de kiam poste komencis de nove naski komunumon kaj finfine de kiam la terura reto kaj komputado surpasis la movado. Tiel ili sentas kiam ni parolis pri komputado, inter mirigitaj, teruritaj kaj esperantaj pro ke Esperanto daŭris kaj ne malaperos.

Sed eble, la reto mortigos la movadon kaj pro tio, mi esperas ke la legantoj de ĉi tiu artikolo sentas ankaŭ la movadon kiel propra afero. Finfine mi esperas tion, ke la movado trovos lokon en la reto.

Aliflanke, tiel Esperanto, kiel libera programaro, naskiĝis de grandaj ideoj pri la plibonigo de Homaro. Mi ankaŭ nur memoras la unua frazo ke mia instruisto proponis por longa hejmtasko:

Mi estas homo, kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj. Ĉiajn idealojn kaj celadon gente-naciajn mi rigardas nur kiel grupan egoismon kaj hommalamon, kiuj pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.

Jes, ja. Ĝi estas la unua dogmo de homaranismo verkita de L.L. Zamenhof je la 1906. Oni transiris pli ol cent jaroj kaj tiu frazo estas pli necesa ol tiam.

Finfine, tiuj ideoj pri homaranismo impregnis la Esperanton per grandaj sentoj: egaleco, frateco, komunikado. Inter ni, homoj, kaj inter niaj nacioj. Nur estas Homaro kaj ĉiu homo estas mia frato. Do, la internacia lingvo naskis kun idealoj aŭ prenis ilin de sia kreanto.

Tiel, ankaŭ, la libera programaro naskis impregnita de grandaj idealoj: La kvar liberoj devas servi la homoj por antaŭiri, por evolui niajn ilarojn kaj ĉiu devas povi, egale, atingi la kodon de siaj iloj kaj ŝanĝi ĝin pro la adapto de la programo al sia propra bezono.

Ankaŭ la du iloj pensas unue pri la homoj, pri la uzantoj, pri plibonigi la uzon, la komunikadon, la komunumon.

Ja, Esperanto komencis donante sin al komunumo. Ĝi ne estas nur mia aŭ via, nek de la Akademio, sed de la uzantoj. Fiksitaj la unuajn regulojn, la Fundamenton, por interkompreni nin, Esperanto estas nia. Tio egalas ĉiun parolanton: ĉiu akcento estas permesata kaj korekta aŭ ĝusta, la fina celo estas la preciza interkompreno. Same, la libera programaro instigas la difinon kaj uzon de liberaj normoj: vi povas uzi kion vi volus, sed se ĝi funkcias per liberaj normoj, niaj programaroj povas interkomuniki kaj labori kune. Kontraŭe, la ne liberaj iloj kaj lingvoj, kie la posedo intervenis, ofte sentas la fremdulojn kiel minacoj, ne kiel kunpanoj. Oni pleniĝis per antaŭjuĝoj bazitaj de ne realaj faktoj kaj tiuj antaŭjuĝoj estas malfacile dispecigeblaj, ili facile elstarigis murojn de malamo kaj malkompreno. Mia lingvo (mia programaro) estas mia kaj la aliajn ulojn estas danĝeraj; ĉu ĝi sufiĉus la uzadon de nia anstataŭ mia por devenigi la aliajn ulojn kiel kompanoj.

Mi ankaŭ revas tion: ke la Esperanto estus la lingvo de libera programaro, kaj ĉiu programo libera estos komentita kaj farita de la Esperanto kaj ne de la angla. Ĉu tiu revo estus finvenkisma? Mi pensas ke ne: la finvenkismo estas kiel ĉi tiu jaro estas la jaro de linukso en la labortablo... revoj. Mi ankaŭ, kiam mi programas, mi kodas hispane aŭ angle, ĝi dependas de la aliaj homoj.


Comentarios

Debido a algunos ataques mailintencionados a través de la herramienta de comentarios, he decidido no proporcionar dicha opción en el Blog. Si alguien quiere comentar algo, me puede encontrar en Mastodon y en Diaspora con el nick de Notxor.

También se ha abierto un grupo en Telegram, para usuarios de esa red.

Disculpen las molestias.