Notxor tiene un blog

Defenestrando la vida


S-rino Ripsrops kaj la ranino

Antaŭparolo pri la ekzerko

La ekzerko konsistas en scribi la daŭron de eta fabelo, kaj diras:

Kion, laŭ via opinio, diris s-ino Ripsrops al sia edzo, kiam li rakontis sian historion? (Skribu detale!)

Mi ankaŭ metas la originala rakonton por pli bone kompreni la temon de la ekzerko.

Tre moderna fabelo

Tiun ĉi eksterordinaran kaj freŝdatan fabelon mi nur peras transigante la respondecon al mia tre fidinda amiko ─ ni nomu lin Sen Dubo ─ kiu la unuan fojon rakontis ĝin ĉe blanka tablo, kie ne mankis glasoj.

“Aŭdu nur” ─ diris Sen. “Mia amiko, Ripsrops, veturis antaŭ nelonge per sia beleta ĉaro, vi scias, tiu Mercedes, inter Arḧangelsk kaj Kopenhago sur la ŝoseo. Sed li jam ne estis malproksime de Kopenhago, kiam ĉe bezinputo, post kiam li aĉetis hejtmaterialon kaj dum la agado de la benziulo, li iom promenis. Subite li aŭdis voĉon sub si:

“Sinjoro Ripsrops, sinjoro, bonvolu atendi...”

Ripsrops rigardis malsupren kaj vidis ranon ruliĝantan al li. Li ne estas speciala ŝatanto de ranoj, sed io kaptis lin en la afero.

“Ĉu mi komprenas rane? Kaj ĉu vi povas paroli? Ĉu vi konas min?”

La rano respondis:

“Jes, kara sinjoro Ripsrops, mi povas paroli, sed mi ne parolas rane, sed dane. Mi petas vin, sinjoro Ripsrops... Mi frostas. Metu min en vian poŝon. Ĉu mi rajtas kunveturi al Kopenhago? Por bonfaro vi ricevos bonon!”

Ripsrops tre miris, precipe, ke la rano frostas, kiam estas varme, sed rano estas rano, kaj ĉar la petita varmo ne kostos al li elspezojn, li metis la ranon en sian poŝon. (... Kion vi diras? Jes... Jes, li estis sobra kiel mi.)

Iom post iom la rano iĝis hejmeca ĉe Ripsrops. Ĝi petis eĉ manĝon kaj iom da akvo, kiujn Ripsrops, kiu konsideris la ranon cetere tre modesta, donis al sia kunvojaĝanto. Tiel ili alvenis vespere al la metropolo, eĉ al la loĝejo de Ripsrops, ĉar la rano petis ripozlokon. Ripsrops malfermis la pordon de sia loĝejo kaj tiam la rano denove ekparolis:

“Kara sinjoro Ripsrops, mi estas tiel dormema. Ĉu mi rajtus dormi en tiu lito?”

Ripsrops ekmeditis. Estis la unua fojo, ke iu fremdulo volis dormi en ilia familio lito, sed efektive sinjorino Ripsrops estis for kaj tiu ĉi mirinda rano estis tiel dormema. Li metis la ranon en la apudan liton kaj demetis sian jakon kaj komencis pretigi sin por la nokta trankvilo. Li volis jam mallumigi, kiam li alrigardis la apudan liton kaj tiam li rimarkis, ke el la stranga rano fariĝis belega reĝidino, kiu supozeble apenaŭ estis provizita per noktovestoj. Lia rigardo ekglitis sur la marmoraj ŝultroj de la reĝidino. Ripsrops tute teruriĝis. Li frotis la okulojn. La reĝidino alrigardis lin kaj diris:

“Ri-i-ipsĉjo!”

Sen Dubo, t.e. la rakontanto, nun faris longan paŭzon kaj sekvis iom malcerte la ŝvebon de la cigareda fumo.

Mi urĝis:

“Nu, kiel estis poste?”

Sen alrigardis min kaj diris:

“Ĉu vere kredas tiun ĉi historion?”

“Kredi? Tute ne. Kial mi kredu?”

“Nu ankaŭ sijorino Ripsrops, kiu tiumomente realvenis neatendite el sia feriado en Polinezio kaj malfermis la pordon de la dormoĉambro, ne kredis ĝin. Eĉ ne unu vorton...”

F. Szialágyi

(El “Norda Prismo”)

Parolado de la S-rino Ripsrops

“Fripona edzo” diris S-ino Ripsrops. “Kion faris tiu virino en nia lito?”

S-ro Ripsrops ruĝiĝis kvazaŭ se li manĝis salaton de papriko kaj snufis same. Li rigardis la belan reĝidinon kaj denove al sia edzino.

“Mi povas ekspliki tion” li diris. “Ĉi tiu ne estas virino, estas rano.” En la vizaĝo de S-ino Ripsrops oni povas legi “mensoga perfidulo” sed ŝi aŭskultis, kion sia edzo rakontis pri “la rano”.

“Perfida edzo” ŝi diris dum ŝi eltiris la littukojn por montri la nudan virinon en la lito. “Ĉu ŝi estas rano? Vere vi diras tion al mi, ĉu?” Ŝi fiksrigardis sian edzon riproĉante tiun mensogon. Li rigardis liten kaj ridetis. Kiam ŝi vidis lin rideti, freneziĝinte, ŝi prenis lin per lia kolo kaj preskaŭ mortigi lin.

“Mi malvarmas” diris la rano. “Ĉu mi rajtas kovri min?”

La okuloj de S-ino Ripsrops preskaŭ falis el siaj orbitoj. Ŝi rigardis al lito kaj vidis la ranon. Ŝi rigardis deskstren kaj maldekstren. Ŝi rigardis ĉirkaŭ si. Ŝi rigardis sub la lito, sed nenie ŝi vidis iun virinon.

“Diable!” Ŝi diris. “Kie iris la virino?”

“Mi estas ĉi tie” diris la rano. “Mi iris nenie.”

“Vi vere estas rano! Ĉi tio estas mirinda! Mi ne kredus vin en ducent jaroj”, S-ino Ripsrops diris al sia edzo sed ne pardonpetis.

“Ĉion klarigita! Nu, ni dormu!” diris S-ro Ripsrops kaj li sidis en la lito por enlitiĝi.

“Ne, tute, ne. Vi iru al salono kaj dormu en la sofo.” Diris lia edzino. Ŝi forpuŝis lin de la ĉambro kun unu litkovrilo kaj fermis la pordon. Dum ŝi senvestiĝis sin la rano kovris sin denove per la littukoj kaj varmiĝis. Kiam S-ino Ripsrops iris por malŝalti la lumon, ŝi miris vidante denove la belan reĝidinon en la lito. La virineto ridetis petole kaj diris:

“Ri-i-ipsnjo!”


Comentarios