Notxor tiene un blog

Defenestrando la vida


Terapio de akcepto kaj sindevigo

Antaŭ mi komencos ti ĉiun artikolon mi devas peti al vi etan aferon: la ciferoj estas 1, 2, 3. Rediru: la ciferoj estas 1, 2 kaj 3. Sed vi devas forgesi tiujn ciferojn, mi rediras al vi ke vi devas forgesi ke la ciferoj estas 1, 2 kaj 3.

Se vi vere forgesos ke la ciferoj estas 1, 2 kaj 3, vi havos donacon fine.

ACT (Terapio de akcepto kaj sindevigo)

Terapio de akcepto kaj sindevigo estas terapio de tiaj nomataj de tria generacio. Ĝia nomo ACT devenas el sia nomo en la angla Acceptance and Commitment Therapy kaj oni devas prononci, kiel act (agu) en la angla. Ĝi estas bazita sur la empiria laboro en terapio. Sed unue ni devas pensi pri la feliĉo. Multaj el homaj problemoj venas de konataj mispensoj. Ofte, la klientoj de psiĥologia kabineto diras: «mi nur volas esti feliĉa» aŭ «mi volas esti tiel feliĉa kiel la aliaj ŝajnas». Sed, kio estas feliĉo?

La feliĉo

Pri kio ni parolas kiam ni parolas pri feliĉo? Tiu demando estas grava, ĉar kelkaj fojoj ni povas miskompreni la vortojn. Ofte ni uzas «feliĉon» por paroli pri sentoj agrablaj, ĝojaj, gajaj kaj kontentiĝaj. Tiuj sentoj ni nomas «pozitivajn sentojn», kaj ni serĉas tiajn sentojn. Sed tiuj sentoj estas nedaŭraj, efemeraj. La alia signifo de feliĉo estas «vivo plena, riĉa kaj signifoplena». Tiu dua senco estas pli daŭra kaj ankaŭ pli ĝusta por nia vivo. Sed ni, ofte nur volas la unuan kaj forgesas la duan.

La afero estas ja facila: ni devas forgesi la unuan kaj serĉi la duan. Sed kial ni ne trovas la vojon? En la okcidenta kulturo ni trovas multajn kaptilojn. Komence, la feinorakontoj kiuj kutime finiĝis tiel: «... kaj vivis feliĉaj por ĉiam». Sed ĉu la vivo estas tia, kia feinorakontoj?

Unua mito: feliĉo estas la natura stato de ĉiu homo

Preskaŭ 30% el la homoj suferas psiĥiatran malsanon dum sia vivo. Kaj ni ne parolu pri aliaj problemoj: la soleco, divorco, hejma perforto, streso, kolero, ĉikanado.

Multaj homoj vivas pensantaj ke ĉiuj estas pli feliĉaj ol ili mem, kaj ĉi tio faris ilin pli malfeliĉaj.

Dua mito: se vi ne estas feliĉa vi havas iun difekton

La okcidenta socio supozas ke la mensa sufero estas malsano aŭ difekto kaj ĝi estas rezulto el malsana aŭ difekta menso. Sed por la ACT, la problemo ne estas havi negativajn pensojn, sed lerni kiel fari por vivi kun tiaj pensoj.

Tria mito: ni devas lasi la negativajn pensojn por havi pli bonan vivon

En la okcidenta socio, oni pensas ke ni devas forgesi la negativajn pensojn por havi bonan vivon. Sed kiel oni povas lasi tiajn pensojn? Kiel oni povas forgesi la malbonajn pensojn?

Kiuj estas la ciferoj? Ĉu vi memoras ilin aŭ ĉu ne? Kiel oni faras por forgesi ion? La unua konsilo kiun donas homoj al kiu suferas estas: «ne pensu tion, forgesu»; sed neniu povas diri kiel oni povas forgesi ion. Kaj oni ne povas diri tion, ĉar ni povas forgesi nenion propravole.

Kvara mito: vi devas kontroli, kion vi sentas, kaj, kion vi pensas

La plimulto de la memhelpaj programoj pensas ke ni povas kontroli penson kaj senton. Tio estas malvero. La pensoj kaj la sentoj evoluis por prepari nin por la sovaĝa vivo. La sentoj estas rapidaj, oni timas aŭ ĝojas nur je sekundoj. La pensoj estas pli malrapidaj sed pli insidaj. Nia menso laboras ĉiam, neniam haltas, nur pensas, ĝi rimarkas danĝerojn, problemojn. Tiu estas sia temo.

Dum miloj da jaroj, niaj mensoj kaj niaj sentoj evoluis por labori tiel. Kaj bone: kiel oni povas ŝanĝi ilin post miloj da jaroj de evoluo? Ĉu ni estus pli frenezaj pensantaj male?


Comentarios

Debido a algunos ataques mailintencionados a través de la herramienta de comentarios, he decidido no proporcionar dicha opción en el Blog. Si alguien quiere comentar algo, me puede encontrar en Mastodon y en Diaspora con el nick de Notxor.

También se ha abierto un grupo en Telegram, para usuarios de esa red.

Disculpen las molestias.