Notxor tiene un blog

Defenestrando la vida


Biografio de Santiago Ramón y Cajal

Santiago Ramón y Cajal

Antaŭparolo

Kiam mi ricevis la taskon verki biografion de gravulo mi pensis fari ĝin pri S-ro. Mariano Yela Granizo, eminenta hispana psikologo, kiu estis mia profesoro pri Teorio de Testoj. Poste, mi memoris la instrukcion pri konata gravulo. Tiel, kvankam mi bone konas la eminentulon S-ro. Mariano, mi pensis ke la cetera klaso kaj nia instruisto, eble ne sciis eĉ lian ekzistadon.

Finfine, mi elektis alian eminentulon, tiu aragona kaj fama homo kaj pro tio mi pensas, li povas esti ripetota de alia kamarado. Por paroli de S-ro. Ramón, mi faros tion precipe de la vidpunkto de la psikologio kaj de lia scienca laboro.

Biografio

S-ro. Santiago Ramón y Cajal naskiĝis en la unua de majo de 1852 en Petilla de Aragón, tiu estas navara enklavo en la provinco de Zaragozo. Sed ambaŭ gepatroj alvenis de Larrés, Osko. De la infaneco li montris korinklinon por la belartoj, precipe por la desegno, kiun li bone uzis por sia tuta scienca laboro.

Li sukcesis siajn studojn pri medicino je la jaro 1873 kaj li iris al militservo, kie proponis sin al laborkonkurso al Milita Sana Korpo, akiranta la 6-a numeron. Kun la rango de Dua Kuracisto (t.e. leŭtenanto) li estis sendita al Regimento Burgos, lokita en Ilerdo. Je 1874 li iris, kun la rango de Kapitano, al Havano. Tie la 30-an de majo de 1875 la armeo deklaris lin «senutiligita en kampanjo». Denove en Hispanio, la flegadoj, kiujn li ricevis de sia patrino kaj siaj, fratinoj resanigis lin kaj li aplikis siajn klopodojn al la reserĉado kaj la instruado.

Li geedziĝis kun Dña. Silveria Fañanás García la 19-an de julio de 1879. Ili havis sep gefilojn: Santiago, Felina (Fe), Pabla Vicenta, Jorge, Enriqueta, Pilar kaj Luis.

Je 1882 li gajnis la katedron de Priskriba Anatomio en la Valencia Universitato. Tie li ankaŭ kreis la komitaton por la reserĉado de la homa penso. Tiu komitato komencis siajn studojn kaj baldaŭ la onidiroj pri la mirakloj, kiujn ili faris, disvastiĝis tra la tuta Hispanio kaj la svarmo de nestabiluloj kaj eĉ de «ligindaj frenezuloj» devigis Ramón y Cajal fermi tiun laboron, kiun ili faris senkoste. Ili uzis la hipnoton kiel ilon por sia laboro, kaj ankaŭ por malaperigi la dolorojn de la akuŝo. Tion li praktikis kun sia propra edzino kun tre bonaj rezultoj.

Je 1888 li trovis la konekton inter la diversaj nervaj ĉeloj. Lia teorio estis akceptita je la 1889-a en la Kongreso de la Germana Anatomia Socio, en Berlino; la bazo por akiri la Nobelan Premion je 1906. Li ricevis multajn aliajn premiojn kaj lia verkado estis tre ampleksa por detali ĉi tie. Sed mi volas mencii la mallongan eseon Psikologio de D. Kiĥoto kaj la donkiĥotismo, pro ĝia implico kun la psikologio.

Li mortis je la 17-a de oktobro de 1934. (Pace ripozu! Kaj li atendos nin multaj jaroj).

Bibliografio

  • Artikolo pri Santiago Ramón y Cajal. Hispana Vikipedio.
  • Albarracín, A. (1987). «El Dr. Simarro y la escuela histológica española» Investigaciones Psicológicas: orígenes de la Psicología científica en España: El Dr. Simarro (coord. J.J. Campos y R. Llavona).
  • Ramón y Cajal, S. (1889). «Dolores del parto considerablemente atenuados por la sugestión hipnótica». Gaceta Médica Catalana, XII, 292, 485-486.
  • Ramón y Cajal, S. (1923), Recuerdos de mi vida, 3a ed., Madrid, p 192 (citado en Albarracín, 1987).

Comentarios

Debido a algunos ataques mailintencionados a través de la herramienta de comentarios, he decidido no proporcionar dicha opción en el Blog. Si alguien quiere comentar algo, me puede encontrar en Mastodon y en Diaspora con el nick de Notxor.

Disculpen las molestias.