Notxor tiene un blog

Defenestrando la vida

Projektoj kaj planoj

Notxor
2020-10-18

Hodiaŭ mi volas paroli al vi pri miaj nunaj projektoj. Mi esperas ne enuigu vin per miaj aferoj.

Blog

Ĉi tiu blogo estas malnova. Kelkaj jarojn antaŭe mi komencis skribi kiel ŝatokupo, nur por amuzo de ĝia verkisto. Eble, ne verkisto, sed literkunigisto, se oni permesas tiun esprimon1. Vi povos konstati kiel mi skribas ankaŭ en Esperanto.

Jes, ja, mi daŭras en la ideo de skribi ankaŭ esperante. Se al vi ne sufiĉas mian balbutadon per la hispana, vi devas suferi mian esperantan balbutadon. Sed mi bezonas skribi Esperanton, ne nur kiel frenezaĵo de freneza ulo, mi ne esperas multajn legantojn, kiuj interesiĝos per la samaj aferoj, kiujn al mi interesas.

Mi diris ke mi bezonas skribi per Esperanto ĉar ĉi tiu stranga jaro mi ne povis praktiki la paroladon de nia ŝatata lingvo. Pli kaj pli mi perdis fluecon, kaj kiam mi intencas, ne nur skribi, sed ankaŭ paroli, la vortoj neas veni al mia menso haltigante la fadenon de mia penso kaj malhelpante la komunikadon.

Alia parto el miaj projektoj estas instrui Esperanton rete. La Frateco de Zaragozo, asocio al kiu mi apartenas, demandis min pri la ebleco de fari retajn kursojn por lernado de nia lingvo, ĉar la kronviruso malhelpas la ĉeestantaj klasoj. Mi volonte jesis al tiu propono. Mi jam havas la kurson duon preparita sed mi volas plibonigui la retpaĝon por ke ĝi ŝajnos pli facila: por trovi la lecionojn kaj la ekzercojn. De nun mi preparis vortaron de la hispana al Esperanto. Estas la sama vortaron de la reto de HEF, sed en tiu paĝo kiam la vorto havas multajn signifojn aŭ subsignifojn, tiujn difinojn perdiĝis en (sub) la kadro. Mia intenco estas povi legi ĉiujn difinojn, do mi metis en propra retpaĝo la saman ligilon sed mi permesis la eblon de flanka ruluma skalo por povi vidi kaj legi la ceteran tekston. Do mi avertas ke mi ne havas rajtojn super la vortaro, kiu apartenas al ĝiaj kreantoj kaj ili konservis ĉiujn rajtojn super ilia programo. Tiu vortaro estas la plej bona ol ĉiuj hispana/esperantaj vortaroj. Eble la rulumskalo estas malpli bela ol la neta kadro, sed pli utila.

Do miaj sekvantaj okupoj en la esperanta blogo estas plibonigi la kuros kaj pli skribi en ĝi.

Tradukado

Alia afero kiu mi volas komenti estas mia ekzerco por plibonigi mian Esperanton. Plej bone dirata: por plibonigi mian Esperanton kaj mian scipovon de la anglan. Mi tradukas tekstojn de la angla al Esperanto.

Nune, mi tradukas la romano Duno (Dune en la angla), de Frank Herbert kaj, kiel mi jam diris, la celo estas plibonigi miajn lingvajn kapablojn.

Mi jam havas tradukita pli ol 60% de la romano kaj mi faros epub dosieron por ŝarĝi ĝin en mia bitlibra ilo kaj trankvile legi ĝin korektanta la erarojn sed ĝuanta la aferon pli ol la tradukado. Mi nur volas legi ĝin, finfine mi legis la romanon tiel hispane kiel angle kaj mi volas legi ankaŭ esperante. Do kiel mi ne trovis la romanon tradukita, mi tradukos ĝin. Nur pro mia ĝojo, ĝuo kaj uzo. Ĝi ne estos, mi pensas, interesa al aliaj homoj, finfine mi nek estas profesia tradukisto, nek verkisto, nek mi konsideras ke mi sufiĉe scipovas la anglan, por eldoni libron. Nur estas ŝatokupo.

Praktiki Esperanton

Kiel mi jam diris la fino de la tradukado estas nur praktiki Esperanton. Sed ne nur mi praktikas ĝin per traduko de tekstoj, ankaŭ mi ŝatas legi kaj skribi. Tiu ĉi blogo2 apartenas al tia kategorio de praktikado: libere esprimi miajn pensojn per ĉi tiu bela lingvo.

Ankaŭ, por ne forgesi ĉiun muskolan memoron mi laŭtlegas kelkajn esperantajn tekstojn du, aŭ tri, fojoj semajne. Do, tiu ne estas perfekta praktikado de la lingvo, sed oni povas sufiĉe konservi la prononcadon.

Al mi mankas, kontraŭe, la necesan fluadon por trovi la vortojn sen prokrasti la respondon, respektante la sintakson, esprimante la penson. Pro tiu ĉi, oni bezonas bonan konversacion kun amikoj.

Konkludoj

Fine, tiuj estas miaj precipaj projektoj kaj planoj respekte la Esperanto. Ili ne estas tre imponaj projektoj. Sed precipe estas tiuj, kiujn al mi ŝatas por okupi mian liberan tempon. Tempon kiu estas preskaŭ plena de taskoj kaj pli okupata ol libera, sed bone, mi elektis tiujn okupojn volonte.

Footnotes:

1

En la hispana oni nomas ĝin «juntaletras».

2

La esperanta parto, kompreneble.

Categoría: esperanto proyectos

Comentarios

Debido a algunos ataques mailintencionados a través de la herramienta de comentarios, he decidido no proporcionar dicha opción en el Blog. Si alguien quiere comentar algo, me puede encontrar en esta cuenta de Mastodon, también en esta otra cuenta de Mastodon y en Diaspora con el nick de Notxor.

Si usas habitualmente XMPP (si no, te recomiendo que lo hagas), puedes encontrar también un pequeño grupo en el siguiente enlace: notxor-tiene-un-blog@salas.suchat.org

Disculpen las molestias.